English version

Tokipono: eta tutmonda lingvo

Superrigardo

Kvankam Tokipono ne unue estis celita kiel internacia helplingvo, ĝi tamen efiktive kreskis kaj iĝis eta tutmonda lingvo, kiu okupas similan sed malsaman niĉon ol Esperanto. Kontraste, kvankam Esperanto ja estis proponita kiel “la internacia lingvo” kaj venas kun tiu alligita idearo, ĝi evidente neniam atingis tiun ambicion. Tamen, ankaŭ Esperanto prosperas, se oni rigardas ĝin kiel etan tutmondan lingvon same kiel Tokiponon.

Jam de multaj jaroj, Tokipono havas viglan kaj entuziasman komunumon de dekmiloj da membroj tra la mondo. Tiu vivplena kulturo inkluzivas podkastojn, gazetojn, interretajn babilejojn, ĉiujarajn kunvenojn en pluraj kontinentoj, internaciajn amikecojn, am-parojn el du diversaj landoj, interkulturan kunlaboradon, beletrajn konkursojn, librojn, filmojn, kursojn (inkluzive en universitatoj tutmonde), elektronikajn ludojn, bildstriojn, ISO-kodon, tradukprojekton de la Biblio, kaj pli.

Nuntempe Tokipono kaj Esperanto estas la du plej sukcesaj planlingvoj laŭ plej multaj kriterioj. Esperanto prosperas precipe ĉe la pli maljuna generacio kaj Tokipono superas Esperanton ĉe la pli juna generacio. Por kompari ilin kun ege malpli grandaj proponoj kiel Interlingvao, Lidepla, Elefeno, Globasa, Kokanu kaj Pandunia, vidu la grafikaĵon de internaciaj planlingvoj laŭ la grandeco de ties komunumoj sube.

Ĉefaj temoj

Komparoj kun Esperanto 🌐

Idearo 💡

Esperanto

  • La komenca espero por la Fina Venko (kiam la tuta mondo alprenos kaj parolos Eŭropecan lingvon) estas kritikita kiel idealisma kaj eĉ senintence imperiisma aŭ rasisma. (Laŭ kia rezonado la plialtigo de Eŭropaj fontlingvoj kaj parolmanieroj estigas lingvan aŭ kulturan egalecon tra la mondo?)
  • Homaranismo estas morala filozofio, kiu propagandas universalan homan solidarecon kaj reciprokan respekton ekster la limoj de etnoj kaj religioj.
  • La pli lastatempaj manifestoj (Raŭmo 1980, Prago 1996) substrekis la kultivadon de Esperanta kulturo kiel mem-elektita lingva malplimulto kaj la subtenadon de lingva diverseco.

Tokipono

  • La unuaj priskriboj substrekis la simpligon de pensoj, komunikadon inter homoj el diversaj kulturoj, pozitivan pensadon, artan mem-esprimadon kaj meditadon pri la sencoj de aferoj. (Tokipono: La lingvo de bono, p. 11–14)
  • En la lastaj jaroj, Tokipono pruviĝis kiel potenca kaj plur-utila lingvo por ĝeneralaj celoj. Ĝi estas limigita nur de la lerteco de la uzanto. (Vidu teĥnikan lingvon ĉi-sube.)
  • “Analiza kodado […] estas tre liberiga ago. […] Tokipono estas liberiga idearo.” (D-ro Laura Michaelis)
  • Multaj subtenantoj de Tokipono kontraŭas la ideon pri unu sola internacia lingvo, ĉar grandaj interlingvoj povas malutili al regionaj, minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj. Oni lernu kaj ŝatu lingvojn kiel Tokipono kaj Esperanto pro ties propra valoro, ne kiel ilojn por aliaj celoj.
  • Tokipono ŝuldas multon al Esperanto. Ĝia naskiĝo kaj sukceso ne eblus sen la pli frua laboro de nia pioniro Zamĉjo.

Vortprovizo 🧠

Esperanto

  • Amase kopias la plejmulton da ideoj el la Eŭropa kulturo de la 19-a jarcento. Kelkaj ekzemploj el la Universala Vortaro kaj Oficialaj Aldonoj estas apartaj vortoj por iĥtiokolo, kafo, frako.
  • Kiom da vortoj oni devas lerni?
  • Postulas sufiĉe multe da peno por parkerigi, sed pli facilas por parolantoj de Eŭropaj lingvoj
  • Kiel Esperantlingvano mem, mi kelkfoje forgesas la diferencojn inter dekoj da dolĉaj bakaĵoj:
    • biskvito (seka, longe konservebla), blino (pli dika ol krespo), brioĉo (kun ovoj, bulforma), kataifo (el vermiĉeloj), kekso (malmola), krespo (maldika, fritita, kun ovoj), kuk(et)o (ĝenerala), moĉio (vaporumita, bulforma), patkuko (plata), platkuko (plata, kun ovoj), skono (skota), torto (kun garnaĵo), vaflo (bakita en fero)
  • Grandega kvanto da vortoj profitigas trovi rimojn.
fish gluetailcoat

Tokipono

  • Oni komencas per ĉirkaŭ 131 kernaj kaj oftaj vortoj (plus 10 neoftaj vortoj), kiuj prezentas vastajn universalajn ideojn. La vortprovizo estas la facila parto!
  • La amuzo aŭ defio aŭ lerteco temas pri la konstruo de signifoj per la kunmetado de tiuj vortoj. Dume oni atentas la nivelon de detaloj, kiun la situacio vere postulas (vidu Sciencon de parolsituacio ĉi-sube):
    • iĥtiokolo
      • ko kala
        gluecaĵo de fiŝo
    • kafo
      • Sufiĉas por plej multaj situacioj:
        telo wawa (vigliga trinkaĵo), telo pimeja (nigra trinkaĵo), telo seli (varma trinkaĵo), telo (la trinkaĵo), ktp.
      • Precizega kaj tro elpensita:
        telo wawa pimeja seli
        varma nigra vigliga trinkaĵo
    • frako
      • En ĉiutagaj situacioj, sufiĉas inter 1 kaj 3 plensencaj vortoj:
        len pi mani mute (multekosta vestaĵo), len pimeja (nigra vestaĵo), len suli mije (granda aŭ grava vestaĵo de viro), len (la vestaĵo), ktp.
      • Troe klarigante por absoluta komprenado aŭ en priskriba verko:
        len sijelo suli pimeja mije pi mani mute li kama tu lon anpa.
        (La vira longa nigra brusta vestaĵo multekosta duiĝas ĉe la malsupro.)
  • Oni determinas pan suwi (dolĉa grenaĵo) se vere necesas:
    • pi telo ala (seka), awen (daŭrema), suli (granda, dika), pi sike mama (kun ovoj), sike (ronda, bulforma), pi linja mute (el multaj fadenoj), kiwen (malmola), ko (duonsolida, mola), pi seli kon (varmigita per aero), lili (malgranda, maldika), lipu (plata kaj fleksebla), pi seli ko (varmigita en graso), pi nasin Alapa (laŭ la skota maniero), pi insa kili (kun frukta internaĵo), namako (spicita, salita, ornamita), pi seli kiwen (varmigita per fero), pi leko mute (kun multaj kvadratoj)
  • Tiaj kunmetaĵoj ne estas fiksitaj kaj ne funkcias kvazaŭ novaj vortoj. Ne temas pri parkerigo. Oni simple klarigas per sana prudento, interpretas laŭ la kunteksto, kaj petas pliajn informojn se io ne estas klara.

Estas branĉo de lingvoscienco, kiu studas parolsituaciojn. Laŭ la unua maksimo de Grice, kompetenta parolanto provizas la ĝustan kvanton de informoj, ne tro multe, ne tro malmulte: nur sufiĉe da detaloj surbaze de tio, kion la aŭskultanto aŭ leganto jam scias aŭ povas solvi de la parolsituacio. Tio informas, ĉu oni bezonas tutan frazon aŭ simple unu vorton.

Prononco 🗣️

Esperanto

  • “La fonologia sistemo de Esperanto estas preskaŭ tute la pola lingvo.” (Walter Żelazny)
  • Kelkaj malfacilaĵoj laŭ internacia aspekto:
    • Oni devas distingi inter multaj ekfrotaj kaj siblaj konsonantoj: c /ts/, dz /dz/, ĉ /tʃ/, ĝ /dʒ/, ŝ /ʃ/, ĵ /ʒ/
    • /f/ ne troviĝas en multaj lingvoj de la mondo: la korea, la bengala, la tamila, la filipina, la indonezia (krom en fremdaj vortoj)
    • Distingas inter /r/ kaj /l/, malkiel la japana aŭ la korea
    • Permesas sinsekvojn da konsonantoj: sciencfikcio /stsientsfiktsio/, postscio /poststsio/, disŝpruci /disʃprutsi/, kvakeroj /kvakeroj/

Tokipono

  • Tre universala kaj facile prononcebla sonsistemo
  • Malpli da fonemoj signifas, ke nomoj estas malpli facile rekoneblaj ĝis oni lernas la manierojn tokiponigi, ekz. ma Apika (Afriko), toki Kanse (la franca lingvo)

Propraj nomoj 🏷️

Esperanto

  • Ĉefe uzas ekzonimojn, kiuj estas disvastigitaj kaj facile rekoneblaj de eksteruloj, ekz. la japana lingvo (日本語 Nihongo), GermanujoGermanio (Deutschland), Sud-KoreujoSud-Koreio (한국 Hanguk).
  • Oni devas memori multajn esceptojn:
    • En iuj kazoj, uzas la homon kiel bazan vorton, aldonante -ujo-io por la lando, ekz. italoItalujoItalio
    • En aliaj kazoj, uzas la landon kiel bazan vorton, aldonante -ano por la homo, ekz. UsonoUsonano

Tokipono

  • Ĉiam uzas endonimojn, kiuj spegulas kiel etnoj, lingvoj kaj teritorioj normale preferas nomi sin mem, ekz. toki Nijon (日本語 Nihongo), ma Tosi (Deutschland), ma Anku (한국 Hanguk).
  • Uzas kulupu por homgrupo, ma por teritorio, toki por lingvo, jan (pi) ma por homo el aŭ en iu lando, jan (pi) kulupu por etnano aŭ membro de komunumo.
  • Ĉefsubstantivoj ĉiam indikas, pri kiu kategorio oni parolas, ekz. jan Muwama (homo nomita Mohamedo), telo Tana (etendaĵo da akvo nomita Tana), ilo Kuko (teĥnologio nomita Google), kulupu Kuko (firmao nomita Google), ktp.

Genro ⚧️

Esperanto

  • Por multaj tre oftaj vortoj, la vira genro estas la normo kaj la ina aspektas kvazaŭ speco de viro, ekz.
    • viro kaj virino
      (de la latina vorto por viro kaj ne virino)
    • onklo kaj onklino
      (de la franca vorto por onklo kaj ne onklino)
    • grafo kaj grafino
      (de la germana vorto por grafo)
    En iuj okazoj, la ina vorto signifas la edzinon de tiu pli grava viro.
  • Por dua kategorio de vortoj, la genro ne estas indikita, ekz. instruisto.
  • Nur du animaj unu-nombraj pronomoj, li kaj ŝi.
  • Oni proponis novajn vortojn kaj sufiksojn, ekz. ri, -ip (neduuma egalvaloro de -in). Iuj uzas ilin kaj aliaj kontraŭstaras ilin. La Akademio de Esperanto rifuzas akcepti aŭ malakcepti ilin kiel “oficialaj”. (Espereble la afero solviĝos en la venonta generacio.)

Tokipono

  • Oni ne markas la vortojn laŭ la genro aŭ sekso, ekz.
    • ona signifas “li, ŝi, ri, ĝi, ili”
    • mama signifas “patro, patrino aŭ patripo”
      (de la kartvela vorto მამა mama, kiu signifas “patro”)
  • Oni povas aldoni la vortojn mije (vira, vireca), meli (ina, ineca) aŭ tonsi (neduuma, transgenra, genre nekonforma) laŭbezone.

Skribsistemo ✍️

Esperanto

  • Baziĝas sur la latina alfabeto, aldonante 6 kromajn literojn kun supersignoj: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ
    • Unu litero, unu sono

Tokipono

  • sitelen Lasina baziĝas sur la latina alfabeto
    • Unu litero, unu sono
  • La skribosignoj de sitelen pona ne estas devigaj sed estas tre popularaj kaj amuzaj
    • Unu simbolo, unu vorto
    • La desegnoj prezentas ideojn:
      • soweli besto, tera mamulo
      • pan tritiko, rizo
      • kasi planto
      • len tuko, ŝtofo

Signolingvo 🤟

Esperanto

  • Signuno (mane kodita lingvo surbaze de Esperanto) ne estas uzata. En la kulturoj de Surduloj, oni ofte kritikas kaj malakceptas mane koditajn lingvojn, ĉar ili plifortigas la kulturan dominadon de aŭdantoj kaj ne havas la klarecon kaj esprimkapablon de plenfunkciaj signolingvoj.
  • International Sign nun estas la normo por internacia interkompreniĝo inter Surduloj, sed ĝi ne rilatas al Esperanto, kaj ne ekzistas dokumentita uzo de ĝi dum Esperantaj kunvenoj.

Tokipono

  • La signolingvo Lukapono, kreita en 2020 kun ĉefaj kontribuoj de jan Olipija, estas aktive uzata en la Tokipona komunumo, precipe inter Surduloj, homoj kun aŭdaj malfaciloj, neparolantoj kaj neŭrodiversuloj. Ĝi havas vortaron similan al Tokipono, sed la gramatiko baziĝas sur la lingvoscienco de signolingvoj.
  • Pli fruaj proponoj pri mane koditaj versioj, kiel Toki Pona Sign Language (2013) kaj toki pona luka (2014), plejparte ne uziĝas kaj ĉesis. En la kulturoj de Surduloj, oni ofte kritikas kaj malakceptas mane koditajn lingvojn, ĉar ili plifortigas la kulturan dominadon de aŭdantoj kaj ne havas la klarecon kaj esprimkapablon de plenfunkciaj signolingvoj.

Diferencoj inter la generacioj 👵👶

Esperanto

  • Preskaŭ 140 jaroj da historio signifas, ke ekzistas parolantoj de ĉiuj aĝoj, kun intergeneraciaj scioj kaj institucioj.
  • Pli populara ol Tokipono en pli malnovaj komunikiloj, ekz. Facebook.
  • Malgranda procento da denaskaj parolantoj.

Tokipono

  • La unua malneto aperis en 2001, sed la lingvo nur grandskale populariĝis dum la lasta jardeko.
  • La plejmulto de fluaj parolantoj havas inter 15 kaj 30 jarojn.
  • Pli populara ol Esperanto en novaj komunikiloj kiel Discord, Bluesky kaj la Fediverso.
  • La komunumo havas malpli da institucioj kaj estas pli sencentrigita, mem-organizita kaj gvidata de junuloj.
  • Oni refutis asertojn pri denaskaj parolantoj.

Oftaj falsaj ideoj 🤔

Supozita konfuzo aŭ limigo 🙃

Miskompreno: “Tokipono estas tro limigita aŭ limiga. La parolantoj ne komprenos unu la alian. Eble ĝi stultigos vin.”

Vero: Kiam oni bezonas plenan klarecon, dokumentitaj lerniloj kiel lipu ku montras, ke la granda komunumo de Tokiponuloj havas multajn stabilajn manierojn, laŭ kiuj la plimulto esprimas pli ol 11.000 oftaj anglaj vortoj. Se oni bezonas eĉ pli da precizeco, oni povas simple aldoni unu aŭ du vortojn aŭ kreskigi sian ideon al plena frazo. Same kiel en ĉiuj lingvoj, se oni ne komprenas ion, oni povas simple peti klarigon de la alia homo. En reala uzo inter kapablaj parolantoj, tiaj konfuzoj okazas ege malpli ofte ol ne-Tokiponuloj aŭ komencantoj supozus.

Oni ĉiam kuraĝigas, ke vi estu pli kreema kaj elpensu viajn proprajn manierojn por kunmeti vortojn kaj frazojn senprepare. Verkado kun limoj igas vin kreema kaj kapabla pensi originale. Estas amuze pensi en novaj manieroj por solvi problemojn. “[Tokipono] estas lingvo, kiu devigas konstantan kreemon.” (Elaine Gold, Direktoro de la Kanada Muzeo pri Lingvoj)

Teĥnika lingvo 🛠️

Miskompreno: “Tokipono nur funkcias por bazaj aferoj. Pli teĥnika komunikado ne eblas.”

Vero: Spertaj uzantoj, kiuj komprenas la temon, kapablas komforte priparoli ĉion.

Ekzemploj de faka Tokipono:

Normala aliro estas la uzo de frazo aŭ substantiva vortgrupo kiam oni unuafoje prezentas aŭ klarigas pli komplikan ideon. Tiam oni mallongigas ĝin al nur unu aŭ du vortoj kiam oni mencias ĝin poste.

Se oni ne komprenas la temon kaj fakon, tiam Tokipono ja malebligas, ke oni papage ripetu fakvortojn aŭ furorajn sensencaĵojn, kiuj estas belsonaj sed kies signifo oni ne komprenas aŭ pripensis. Vidu ankaŭ praktikecon kiel tutmonda lingvo.

Nombroj 🔢

Miskompreno: “La nombrosistemo de Tokipono ŝajnas subevoluinta aŭ nepraktika.”

Vero: La baza nombrosistemo taŭga por ĝeneralaĵoj estas:

La akcesora sistemo (enkondukita en lipu pu en 2014) aldonas pli da precizeco se oni bezonas:

Laŭ la spirito de Tokipono, vi estas ankaŭ instigita ne tro fiksiĝi pri precizaj grandaj nombroj kaj anstataŭe priskribi ilian subjektivan aŭ situacian signifon kiam tio estas via vera intenco. Ĉu 72 estas multe (mute), sufiĉe (mute pona), tro multe (mute ike)? Ĉu la 8-a horo kaj duono estas por vi la komenco de la sun-periodo aŭ la tempo de dentobrosado? Vidu ankaŭ praktikecon kiel tutmonda lingvo.

Neologismoj (nimi sin)

Miskompreno: “La komunumo kreos novajn vortojn por ĉio.”

Vero: Inter spertaj parolantoj, Tokipono estas surprize stabila.

Kvankam ne ekzistas lingva polico por detrui la ĝuon de novaj lernantoj (kaj eĉ spertaj uzantoj) de Tokipono, kiuj volas krei novajn vortojn kaj “fuŝ-ripari” la lingvon por propra amuziĝo, treege malmultaj el tiaj vortoj alpropriĝis en serioza uzado de la plimulto. Plej ofte ili aperas kaj malaperas.

Tio signifas, ke hodiaŭ nur 11 ne-pu-aj vortoj estas kernaj aŭ oftaj. El tiuj, nur 3 vortoj estas novaj kaj kreitaj de la komunumo en la lastaj 10 jaroj: n, soko, tonsi.

Se oni akceptas neoftajn vortojn, kiujn la plimulto da parolantoj ne uzas, tiam estas nur epiku, jasima, lanpan, linluwi, majuna, meso, su.

El la obskuraj (t.e. nekonataj) vortoj, nur kokosila, usawi, kiki proksimiĝas al la sojlo por iĝi neoftaj.

Konflikto kaj kunekzistado inter la planlingvoj ⚔️🤝

Miskompreno: “Esperanto kaj Tokipono estas iel en konflikto. Povas sukcesi nur unu planlingvo!”

Vero: Tio kontraŭas la pli modernan idearon de Esperanto kiel kulturo, kiu subtenas lingvan diversecon. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) subtenas la Esperantan eldonon de la Tokipona libro, ĉar Esperanto estas “lingvo por lerni lingvojn”. Sub la kapvorto Tokipon/o, Reta Vortaro citas la ekzemplan frazon: “Mirinda estas la rilato de amikeco inter Esperanto kaj Tokipono.”

Multaj Tokiponuloj ankaŭ ĝuas Esperanton kaj multaj Esperantistoj ankaŭ ĝuas Tokiponon. La rapida kreskado de Tokipono ne estas minaco. Eble estas unu aŭ du malagrabluloj en ambaŭ komunumoj, sed en treege pli forta kvanto ni estas geamikoj. Lasu homojn ĝui aferojn. Ni povas fortigi kaj subteni unu la alian.

La Esperanta ŝakteamo kaj la Tokipona ŝakteamo partoprenis en amikecaj turniroj. Ĝis nun la Tokipona teamo venigas pli multe da ĉeestantoj, sed la Esperanta teamo havas pli fortajn ludantojn.

Praktikeco kiel tutmonda lingvo 🌍

Miskompreno: Tokipono estas tro minimumisma aŭ art-cela por praktika interkultura komunikado. Ĝia vortaro povus esti pli granda aŭ pli egaleca.

Vero: Kutime tiu mito estas daŭrigita de tiuj, kiuj revas pri internacia helplingvo. Ili legas nekompletan priskribon de Tokipono kaj neniam studis ĝiajn altnivelajn funkciojn. Eble ili subtenas kreemajn forkojn kaj proponitajn Tokiponidojn, kiuj daŭre ŝanĝiĝas kiel toki ma aŭ Kokanu. Iuj eble ĝuas tute novajn kaj originalajn projektojn kiel Lidepla, Globasa kaj Pandunia. Komparu sube la grandecon de tiuj komunumoj en Januaro 2025. Klare Tokipono kaj Esperanto estas en sia propra aparta klaso:

Tokipono jam estas en la kategorio de tutmonda lingvo laŭ la normigo de ISO. Tio okazis danke al ĝia granda kvanto de parolantoj kiuj loĝas tra multaj landoj, ĝiaj multaj jaroj de stabileco kaj ĝia vasta aro da publikigitaj tekstoj kaj filmoj, kantoj, podkastoj kaj ludoj. Ĝis nun neniuj el tiuj pli novaj proponoj de internaciaj helplingvoj atingis tiajn kriteriojn.

Praktika interkultura komunikado estis unu el la celoj dum la kreado de Tokipono ekde ĝiaj plej fruaj priskriboj. En lipu pu, tio resumiĝis tiel: “Kiam homoj el diversaj kulturoj bezonas komuniki, ili devas koncentriĝi pri la elementoj, kiuj estas plej universalaj en nia homa sperto.”

La vortprovizo de Tokipono jam ĉerpas el vasta aro da lingvoj el la tuta mondo, inkluzive el hindeŭropaj (ĝermanaj, latinida, slavaj, kelta, hindirana, helena), pli fruaj planlingvoj (Esperanto, Loĵbano), urala (finna), ĉinotibetaj (norma ĉina, kantona), kartveleca (kartvela), melanezia kreola (tokpisino), niĝerkongaj (akana, svahila), aŭstronezia (tonga), japaneca (japana), inuita-jupika-unanga (inuktituto), algonkeneca (aniŝinabeka) kaj tjurka (turka).

Kvankam Tokipono estas optimumigita por havi ege malmultajn vortojn, ĝi funkcias tute bone en situacioj en la reala mondo senkonfuze, tiel kiel ĝi estas kreita kaj sen ŝanĝoj. Eĉ se neparolanto aŭ komencanto povus false supozi, ke ĝi dependas tro multe de la kunteksto aŭ ke teĥnika komunikado estus malpli facila, la granda kvanto de spertaj Tokiponuloj sukcesas ankaŭ pri ege faka parolado senprobleme! (Tiu afero de lerteco estas normala por ĉiuj lingvoj.) La bazaj funkcioj de Tokipono ebligas vin esti tiel malpreciza aŭ tiel specifega kiel vi persone deziras aŭ kiel la situacio postulas per simpla aldono de unu aŭ du vortoj aŭ per uzo de normala frazo.

La sonsistemo de Tokipono estas intence pripensita por esti facile prononcebla tutmonde. Tio certigas, ke neniuj minimumaj paroj kaŭzos konfuzon aŭ malkomforton. Kontraste la plimulto de proponoj kiel internaciaj helplingvoj inkluzivas distingojn, kiuj prezentas realajn malfacilaĵojn al internacia komunikado:

distingo proponitaj internaciaj helplingvoj defioj en gravaj mondlingvoj
/h/ kaj neniu konsonanto Esperanto, Lidepla, Ido, Globasa, Kokanu, Pandunia la franca, itala, multaj variantoj de la brazila portugala
/r/ kaj /l/ Esperanto, Interlingvao, Lidepla, Ido, Elefeno, Globasa, Pandunia la japana, korea, familiara taja
/f/ kaj /p/ Esperanto, Interlingvao, Lidepla, Ido, Elefeno, Globasa, Pandunia la japana, korea, multaj lingvoj en la Filipinoj, finna, iuj variantoj de la ĉina
/v/ kaj /w/ Interlingvao, Lidepla, Globasa la hindia-urdua, aliaj grandaj lingvoj en Suda Azio, iuj variantoj de la araba, germana, japana
/s/ kaj /z/ Esperanto, Interlingvao, Lidepla, Ido, Elefeno, Globasa, Pandunia la norma ĉina, malaja-indonezia, japana, korea, vjetnama, taja, finna
/ti/, /t͡ʃi/, /ʃi/, /t͡si/, /si/ Esperanto, Interlingvao, Lidepla, Ido, Elefeno, Globasa, Kokanu, Pandunia, Toki Ma la hispana, ĉina, araba kaj multegaj lingvoj kun palataligo aŭ ekfrotigo

Sonja ĉiam subtenis la uzon de Tokipono kiel saltotabulo por kreado. Memkompreneble Tokiponidoj povas esti amuzaj pro siaj propraj valoroj kaj laŭ siaj propraj meritoj. En la niĉa mondo de planlingvoj, ni celu esti geamikoj kaj bondeziru al ĉiuj projektoj, eĉ se ege malpli da homoj uzas tiujn. Multaj Tokiponidoj proponas tre utilajn kaj originalajn ideojn kaj havas notindajn komunumojn: luka pona kaj tuki tiki estas bonegaj ekzemploj! Sendependaj projektoj kiel Lidepla, Globasa kaj Pandunia eĉ havas observeblajn komunumojn, kiuj aperas en la plej malalta parto de iuj grafikaĵoj. Tamen se planlingvo intencita kiel internacia helplingvo prezentas sian kialon por ekzisti aŭ sian eblan estontan forton specife surbaze de supozitaj problemoj kaj mankantaj funkcioj en Tokipono, tio simple estas miskompreno kaj estas eĉ sengracia.

Se ies vera intenco estas pliampleksigi Tokiponon (kiel asertas iuj projektoj), tiam kial ne unue lerni la bazon de Tokipono, partopreni en la granda komunumo de parolantoj kaj tiam nur rafini iujn elementojn poste sen proponi ŝanĝojn, kiuj rompus la ekzistantan lingvon? Tiu sukcesa aliro rezultis en kelkaj progresintaj stiloj de Tokipono, kiuj estas rigardataj kiel normalaj kaj bone subtenataj eblecoj jam de multaj jaroj, ekzemple figuraj sencoj de ekzistantaj vortoj kaj nasin nanpa pona (por tre grandaj nombroj kiel jaroj).

Kvankam Tokipono estas sukcesa eta tutmonda lingvo kaj plenumas la kriteriojn de internacia helplingvo listigitaj sur ĉi tiu paĝo, ĝi neniam malhumile pretendis, ke ĝi estas internacia helplingvo. Kvankam mi mem kompreneble ŝatas kaj ofte uzas Tokiponon kaj Esperanton, mi opinias, ke ni ne klopodu konverti la mondon al niaj planlingvoj. Tiuj, kiuj vere ĝuas kaj trovas praktikan kaj socian valoron en tiuj etaj tutmondaj lingvoj ja nature mem ektrovos ilin pere de siaj geamikoj aŭ de aliaj specoj de publikaj kulturaĵoj, kaj ne per premo aŭ debatoj. Se aŭ kiam la mondo iam vere bezonos internacian helplingvon (kiu ne estas regiona pontlingvo kiel la angla, la norma ĉina, la hispana, la franca, la araba aŭ la malaja-indonezia), tiam mi kredas, ke tio okazos nature kaj iom post iom en la koroj de la homaro per netrudiĝema desubisma aliro kaj ne per desuprismo.

Tuja flueco ⚡

Miskompreno: Oni povas majstri Tokiponon en ridinde mallonga tempo, ĉar temas nur pri ĉirkaŭ 120 aŭ 140 vortoj.

Vero: Oni ofte kaj prave priskribas Tokiponon kiel simpla lingvo, kio igas kelkajn homojn sekve kredi, ke ili povas iĝi fluaj parolantoj en nereala tempodaŭro per simpla parkerigo de la vortlisto. Jes, oni povas rapide lerni la vortaron, sed plena posedo postulas tempon. Tokipono havas apartajn gramatikajn regulojn (kelkfoje tre malsamajn de la angla aŭ Esperanto!) kaj unikan frazkonstruon, kiu postulas iom da ekzercado por ĝuste uzi (ekz. la funkciaj vortetoj la kaj pi). Nur koni la vortojn ne signifas, ke oni povas formi kompreneblajn frazojn aŭ pensi flue en la lingvo. Kiel ĉe ĉiuj lingvoj, flueco postulas interspacigitan ripetadon, uzadon en la realaj situacioj kun pli spertaj parolantoj, internigon de gramatikaj modeloj kaj (precipe por Tokipono) bazan komprenon pri la parolsituacio (t.e. kiom da informoj ne sufiĉas aŭ troas). Kvankam Tokipono estas ege pli facila ol ĉiuj aliaj lingvoj (inkluzive de Esperanto), oni tamen devas ekzerci sin ĝin kiel lerteco: “facila” ne signifas “senpenan.” Koni ĉiujn vortojn kaj la bazajn gramatikajn regulojn estas nur la komenco de via aventuro.

Ne eblas scii, kiom da tempo al vi necesos, ĉar ĉiuj homoj lernas lingvojn je malsamaj rapidoj kaj kun malsama entuziasmo. Unu amikino, kiun oni nomis rapida lernanto, diris al mi: “Mi intense koncentriĝis po 2 aŭ 6 horoj ĉiutage kaj mi iĝis kapabla konversacii post kelkaj semajnoj kaj iĝis plene flua parolanto ene de 9 monatoj aŭ pli.” La instruisto jan Telakoman diris al mi: “Kvankam oni klare montris, ke 10 horoj da komprenebla enigo sufiĉas por ekhavi senton pri la bazaj aferoj, ĝi tamen estas homa lingvo uzata por esprimi vastan gamon da pensoj kaj sentoj.” Ankaŭ la instruisto jan Kekan San traktas tion en artikolo, kiu konkludas: “Se oni devas doni allogajn ciferojn pri la tempo por lerni Tokiponon, tiam ‘konversacia kapablo post 10 horoj dum 30 tagoj’ aŭ ‘po 20 minutoj ĉiutage dum 30 tagoj por konversacia kapablo’ estas verŝajne la plej bonaj taksoj.”

Kontakto 📨

Mi esperas, ke mi estis senpartia ne misprezentis Esperanton aŭ Tokiponon! Mi ja ĝuas kaj uzas ambaŭ lingvojn. Bonvolu kontakti min se estas eraroj.

Malpli oftaj falsaj ideoj

La kreintino de la lingvo estas lingvisto 👩‍🏫

Miskompreno: Sonja Lang trejniĝis en universitato por iĝi fakulino pri lingvoscienco.

Klarigo: Sonja estas lingvisto laŭ la Esperanta senco de ‘persono, kiu ofte okupiĝas pri lingvoj (eble profesie)’. Ŝi ne havas akademian diplomon pri lingvoscienco nek universitatan postenon. Ŝi estas memlerninta hiperpoligloto (7 lingvoj aŭ pli). En pagita ofico ŝi laboris multajn jarojn kiel tradukisto, kongresa interpretisto, instruisto kaj nun eldonisto de libroj pri lingvo. Ŝi plenumis sendependan laboron por studi lingvojn, ekzemple priskribaj publikaĵoj pri Tokipono kaj esploroj pri la singapura malaja lingvo per tekstaro. Se la vorto ‘lingvistino’ ne estas bona resumo aŭ povas misgvidi, tiam eble diru ‘lingva inventistino, lingva profesiulino kaj hiperpoliglotino’.

Newspeak 👁️

Miskompreno: Tokipono sonas kiel Newspeak.

Vero: En la malutopia romano 1984, diktatora reĝimo projektis Newspeak por subpremi liberan esprimadon, malkonsenton kaj ribelon, neebligante la esprimadon de tiaj ideoj.

Kontraste Tokipono antaŭenigas pozitivan komunikadon kaj favoras la plenan gamon de mem-esprimado per universalaj ideoj. Kiel diris la lingvisto D-ro Laura Michaelis: “Do analiza kodado, kiel oni vidas en Tokipono, estas libereco. Estas nenio malica pri Tokipono. Tion mi povas promesi al vi. […] Tio estas tre liberiga ago. Do tiusence mi kredas, ke Tokipono estas liberiga idearo.”

Antaŭjuĝoj pri indiĝenaj popoloj kaj parolantoj de kreolaj lingvoj ⚠️

Miskompreno: Tokipono sonas kiel lingvo parolata en malproksima tropika insulo de imagita popolo, kiu vivas en tradicia maniero.

Vero: Bonvolu esti zorgema por eviti malbonon. “Vortoj kiel […] ‘primitiva’ estas uzitaj […] ekde la epoko de koloniado kaj plifortigas la ideon, ke [tiaj popoloj] estas subevoluintaj. Tiu ideo estas kaj erara kaj tre danĝera.” (Survival International) “ASA ne subtenas la uzon de la vorto ‘triba’ por priskribi homojn.” (Association of Social Anthropologists) Kvankam la avertoj en tiuj citaĵoj rilatas al la angla lingvo, la samaj problemoj ekzistas en Esperanto: ekzemple la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) parolas pri “primitivulo” kaj “staranta sur malalta ŝtupo de evoluo”. Redukti aliajn kulturojn, homojn, lingvojn aŭ ties sonsistemojn al “ekzota” estetiko aŭ imagita etoso estas problemega.

Kvankam homo konstruis Tokiponon en la komenco, ĝi estas nun reala kaj vivanta lingvo parolata de miloj da veraj homoj el diversaj kulturoj, vivmanieroj kaj pejzaĝoj tra la mondo. La lingvo estas ellaborita por esti tiel universala kiel eblas por priskribi la homan sperton en ĉiuj socioj, sen maljuste aŭ aparte favori unu. Kvankam ĝi ĉerpas influojn de granda kvanto de lingvoj tra la mondo (inkluzive unu kreola lingvo nomita tokpisino), Tokipono estas sia propra unika lingva strukturo kreita por instigi klaran pensadon kaj kreemo. Iuj komentis, ke la simpla sonsistemo de Tokipono povas ŝajni simila al la havaja kaj rotokasa lingvoj, kiuj ankaŭ havas malgrandajn fonologiojn, sed tio estas koincido kaj estis por igi Tokiponon facile prononcebla por ĉiuj. Nur ĉar lingvo havas malgrandan fonologion ne signifas ion ajn pri la kulturo, kiu parolas ĝin. Krome indiĝenaj lingvoj estas inter tiuj kun la plej komplikaj fonologioj.

Multaj kontaktaj lingvoj kiel piĝinoj kaj kreolaj lingvoj ja havas efike plisimpligitan morfologion kiel helpa ponto por komunikado sen bariloj inter grupoj el diversaj lingvoj. Piĝinoj kutime aperas kiel simpligitaj lingvoj por komerco aŭ baza interkompreniĝo. Kiam ili iĝas la ĉefa lingvo de komunumo, ili disvolviĝas al kreolaj lingvoj kaj kutime ricevas pliajn funkciojn dum tiu sinsekvo de fenomenoj.

Indiĝenaj lingvoj estas alia kategorio. Ili inkluzivas pli ol duono de la ĉirkaŭ 7 mil vivantaj lingvoj en la mondo, do estas malfacile ĝeneraligi. Ili ĝenerale havas ege komplikajn gramatikojn kaj morfologiojn. Estus danĝera mito pensi, ke ili (aŭ la kulturoj kiuj parolas ilin) estas iel “simplaj”.

Tute koincide ekzistas unu indiĝena lingvo, kiu ŝajnas havi kelkajn similaĵojn al Tokipono. Ĝi nomiĝas Apáitisí (ankaŭ nomita la pirahana). Sonja unue eklernis pri ĝi post 2008, kiam aperis la libro Don’t Sleep, There Are Snakes. Priskriboj de Apáitisí ne estas sen polemiko, sed laŭ la raportoj ankaŭ tiu lingvo havas etan fonologion, traktas nombrojn kaj subfrazojn en maniero simila al Tokipono, kaj havas unu solan sengenran vorton por ‘patro aŭ patrino’.

Taoismo ☯️

Miskompreno: Tokipono baziĝis sur taoismo.

Vero: Sonja Lang legis taoismajn skribojn (inter multaj aliaj temoj!) ĉirkaŭ la sama tempo, kiam ŝi sentiĝis inspirita krei la lingvon, do tio mallonge menciiĝis en la unuaj skizoj. Kiam la lingvo estis preta por prezenti al la mondo en la formo de lipu pu, ŝi ekspoziciis diversajn spiritajn kaj inspirajn skribojn, inkluzive unu solan frazon el la Daŭdeĝingo. Por la ĉina nomo de Tokipono, ŝia amiko James Wong elpensis la fonetikan kaj semantikan tradukon 道本语 Dàoběnyǔ, kiu laŭvorte signifas ‘vojan libran lingvon’ same kiel la germana lingvo signifas ‘virtan lingvon’ en la ĉina. Sed ĝenerale oni troigis aŭ misproporcie gravigis la rilaton al taoismo.

Anarĥi-primitivismo 🏹

Miskompreno: Tokipono baziĝis sur anarĥi-primitivismo.

Vero: Ĉirkaŭ la sama tempo, kiam Sonja iniciatis la lingvon, ŝi legis ankaŭ verkojn de Marshall Sahlins. Li estas antropologo, kiu kontestis kaj forpelis la antaŭjuĝojn de Okcidentanoj pri ĉasistoj-kolektistoj kaj indiĝenaj popoloj. Tio estas unu el multaj aspektoj, kiuj eble influis la formon kaj kreon de Tokipono kiel universala arta lingvo, kiu strebis speguli la realaĵojn de ĉiuj homaj socioj kaj ne nur tiujn de la okcidentaj.

Sonja memoras legi ankaŭ artikolon de John Zerzan. Li estas pli provokema filozofo pri anarĥi-primitivismo sen antropologia trejnado. Tiutempe ŝi estis nur 23-jaraĝa, facile impresebla, sufiĉe deprimita kaj disrevigita pri la mondo.

Dum la kompilado de lipu pu, tiu temo estis rigardata kiel tute senrilata, eble erariga kaj eĉ malutila, do ĝi intence ne enmetiĝis. Tamen ĉar ĝi mallonge menciiĝis en la unuaj skizoj, homoj de tempo al tempo demandas pri tio, do ni ankoraŭ bezonas forpeli miskomprenon aŭ klarigi. Vidu ankaŭ la kulturajn antaŭjuĝojn supre.


reen al tokipona.org