:) toki pona li seme?

Simpla Lingvo

Tokipono estas minimuma lingvo, kiu turnas la atenton al la simplaj aferoj en la vivo.

Ĝi kreiĝis por esprimi la plej multon uzante la plej malmultno. La tuta lingvo havas nur 13 bazajn sonojn kaj 118 vortojn. La gramatiko, kvankam diferenca de Esperanto, estas tre regula kaj facile lernebla

Universalaj Ideeroj

Historie kiam homoj el malsamaj popoloj kaj lingvoj renkontiĝis, unu komunika maniero estis trovi komunaĵojn kaj disvolvigi bazan piĝinan lingvon por vehikli komunajn spertojn.

Kun nur 118 vortoj, Tokipona daŭrigas tiun tradicion, uzante vortojn, kiuj reprezentas la plej simplajn kaj universalajn elementojn de homa vivo: homo, manĝi, akvo, bona, malbona, amo, tero, suno, doni, paroli, dormi, ktp.

Por konstrui pli profundan aŭ komplikan signifon, oni facile kunmetas tiujn bazajn vortojn, ekz.:

alkoholo "akvo freneza"
lito "supraĵo dorma"
amiko "homo bona"
geologio "scio tera"
knabino "ino eta "
feliĉa "sento bona "
restoracio   "domo manĝa"
instrui "doni scion"
kiam? "kiu tempo?"

La nomo toki pona mem signifas "bona lingvo" aŭ "simpla lingvo".

Simplaj Sonoj

Tokiponaj vortoj estas ege facile prononceblaj por iu ajn en la mondo; ne gravas ies denaska lingvo. Ekzemple, l kaj r estas la sama sono, ne estas sinsekvoj de konsonantoj, kaj voĉeco ne gravas (t kaj d estas samaj). Iuj komparis la simplan fonetikon de Tokipono al polineziaj lingvoj aŭ al la japana.

Multaj tokiponaj vortoj ankaŭ rimas aŭ havas ĉarman ritmon:

ma mama hejmlando ("lando gepatra")
telo jelo piso ("akvo flava ")
ona li pona   li/ŝi/ĝi estas bona
waso laso birdo blua

Ĉiuj tokiponaj literoj prononciĝas same kiel en Esperanto.

Boneco

La plej fundamenta valoro de Tokipono estas pona aŭ "bono", kune kun la simpla vivfilozofio, kiu inspiris la lingvon. La lingvo estas kreita tia, ke ĝi gvidas nin cele al pozitiva pensmaniero. Multaj esprimoj festas kaj montras tiun bonon:

pona bona, bonega, dankon
suno pona suno bona, bonan tagon
lape pona dormo bona, bonan nokton, belajn sonĝojn
ale li pona ĉio bonas, la vivo belas, ĉio estos en ordo
moku pona   manĝo bona, bonan apetiton
tawa pona iro bona, ĝis revido, bonan vojaĝon, adiaŭ
nasa pona ebrio bona, festu bone, je via sano
mute pona kvanto bona, sufiĉe da
ante pona ŝanĝi bone, adapti

Kunteksto

Ĉar Tokipono simpligas komunikadon al la plej bazaj unuoj, tokiponaj vortoj ofte estas malprecizaj kaj povas havi multajn tradukojn. Ekzemple, La vorto toki povas signifi paroli, diri, komunikado aŭ lingvo. Kompreneble ĉiuj el tiuj konceptoj fontas el la sama fundamenda ideo, kaj tial ili estas unuigitaj en unu tokiponan vorton.

Pro tio, oni devas multe dependi de kunteksto kiam oni parolas en Tokipono. Oni konektiĝas kun la mondo ĉirkaŭ si. Anstataŭ disiĝi de rekta vivsperto per abstraktaj kaj kompleksaj ideoj, oni lernas aŭskulti homojn kaj rekte unuiĝi kun sia medio.

Tokipono estas ankaŭ lingvo, kiu faciligas memobservon de la konscio, pro tio ke multaj esprimoj koncentriĝas sur si mem. Ekzemple, aserto kiel unpa li pona, rekte tradukita "amoro estas bona", ĉiam unue rekonas la valorojn de la parolanto, t.e. "En mia sperto, amoro estas bona." aŭ en simpla Esperanto "Mi ŝatas amori".

Saĝeco kaj Vivsenco

Multe da saĝeco estas konstruita en la lingvo mem. Kiam oni trejnas sian menson por pensi en Tokipono, oni povas fari multajn profundajn malkovrojn pri si mem aŭ la ĉirkaŭa mondo. En nia moderna tempo, oni povas facile senti, ke la vivo estas tro komplika, kaj facile perdi rilaton kun siaj bazaj originoj. Fakte, oni diras, ke la plimulton de la problemoj en la vivo oni kreas si mem, ekz. en nia freneza kaj ĉiam plirapidiĝanta serĉo pri "progreso". Kiam oni disigas kompleksan situacion al ties fundamentaj tokiponaj vortoj, ĝi povas ofte iĝi pli klara, kaj oni povas kontroli ĉu oni estas en bona direkto.

Prenu ekzemple la ideon de "malbona amiko". La tokipona vorto por amiko estas jan pona aŭ "homo bona". Oni rapide konstatas, ke malbona amiko estas kontraŭdiro en si mem. Se tiu homo vere estas malbona al vi, eble estas tempo helpi lin retrovi pozitivan vojon en la vivo, aŭ eble estas tempo, ke vi forlasu tiun negativan homon en via vivo.

Klasikan ekzemplon de tio oni povas vidi en tradukado de la fremdiga ĵargono, kiun ofte uzas registaroj kaj komercoj, ekz. en la angla:

downsizing "malgrandiĝi" amase maldungi laborantojn
collateral damage   "flanka damaĝo"   morto de civitanoj
preemptive war

"antaŭmalhelpa milito"  

invado de fremda lando

Tokipono forigas tiun troan ĵargonaĉon kaj anstataŭe turnas la direkton al la natura centro Ĝi povas esti ia "jogo por la menso ". Anstataŭ kaptiĝi en negativaj pensoj kaj timoj, oni lernas ripozi, mediti kaj esplori sian rilaton kun la vivo mem. Multaj el tiuj principoj inspiriĝis de taoism, kiu valoras simplan, honestan vivon kaj neentrudiĝon en la natura fluo de aferoj, kaj ankaŭ de aliaj spiritaj vojoj.

Historio de Tokipono

Tokipono estas kreita de Sonja Elen Kisa. Kiel lingvemulo, monda vojaĝanto, interkultura komunikisto, esploristo de spiriteco kaj konscieco, gejino, kaj travivinto de depresio kaj anksio, Sonja havis naturan deziron unuigi siajn unikajn vivspertojn kaj perspektivojn en krean projekton, kiun ŝi povus transdoni. La ideo de simpla piĝineca lingvo bazita sur universala homa sperto malrapide evoluis en ŝia menso.

Post la unua enreta publikigo de Tokipono en 2001, la lingvo spertis mirigan kreskadon de intereso kaj populareco. Hodiaŭ ekzistas multaj retpaĝoj kreitaj de Tokiponistoj tra la mondo.

Sonja naskiĝis en orienta Kanado en 1978. Ŝia estas Akadianino, kaj ŝia personeca tipo estas la Viziulino, aŭ ENFP. La ĉefa retpaĝo de Sonja troviĝas ĉe www.kisa.ca. Sonja flue parolas Esperanton, la anglan, la francan kaj la germanan, kaj ŝi studis dekojn da aliaj lingvoj. Aliaj interesoj de ŝi estas tekvondo, rolludoj, konstruado de komunumoj por minoritataj grupoj, kaj manĝi suŝion.


Change language: in English | en Esperanto

Reen