![]() |
kalama |
Tokipono havas ege simplan sonaron. Estas nur 9 konsonantoj kaj 5 vokaloj.
Kiel en Esperanto, ĉiu litero ĉiam prononciĝas same. Oni skribas Tokiponon tute en minuskloj, eĉ en la komenco de frazo. Majusklo estas uzata por propraj nomoj de homoj kaj lokoj.
Ĉar Tokipono havas tiom malmulte da sonoj por interdistingi, la unu sola Tokipona sono povas ofte transskribi en pluraj manieroj en Esperanto.
Ĉiuj 9 sonas kiel oni supozus en Esperanto, krom w, kiu reprezentas ŭ-sonon.
| p | kiel p aŭ b | |
| t | kiel t aŭ d | |
| k | kiel k aŭ g | |
| s | kiel s aŭ z | |
| m | kiel en Esperanto | |
| n | kiel en Esperanto* | |
| l | kiel l aŭ r | |
| w | kiel ŭ | |
| j | kiel en Esperanto |
*Kiam aperas n ĉe la fino de silabo, ĝi reprezentas ajnan nazalan konsontanon. Ĝi libere asimiliĝas al la sekva konsonanto, t.e. nanpa sonas kiel namba, kaj la n en ma Sonko kutime prononciĝas velare.
Estas 5 vokaloj. Ili prononciĝas precize same kiel en Esperanto. Tokipono ne distingas inter longaj kaj mallongaj vokaloj.
| a | ||
| e | ||
| i | ||
| o | ||
| u |
Oni akcentas la unuan silabon de vorto.
Ne estas fiksitaj reguloj por fraz-tono kaj ritmo. Ekzemple, ne necesas altigi la tonon en demandoj kiel multaj faras en Esperanto, tamen ankaŭ ne estas malĝuste fari tion.
Silaboj havas tre simplan strukturon: konsonanto + vokalo + (ebla n)
Ekzemple: kama, pona, awen, kepeken, nasin, sinpin, Sonko, sewi
La unua silabo de vorto rajtas komenciĝi sen konsonanto. n ne povas aperi silabfine se la sekva silabo komenciĝas per m aŭ n. La jenaj silaboj ne eblas: ji(n) wu(n) wo(n) ti(n). (La kontraŭgramatika sinsekvo ti iĝas si en fremdaj vortoj.)
Teorie tiuj reguloj ebligas sumon de 92 eblaj unusilabajn vortojn, 6624 eblajn dusilabajn vortojn kaj 476 928 eblaj trisilabajn. Tamen en la praktiko la tuta lingvo havas nur 118 vortojn.
Ŝanĝu lingvon: in English | en Esperanto